2004/06/05

Ĉu la paco estas patriota?

Iam mi vidas usonajn protestulojn kiuj insistas ke paco estas patriota. Kompreneble, tiuj volas konvinki la usonan popolon, kiu pluparte kredas ke la patriotismo estas tre grava, ke tiuj pensoj estas prava. Sed mi pensas, kontraŭe, ke paco ne estas patriota, ĉar patriotismo estas esence premo. Aliavorte, patriotismo estas naciismo, kaj naciismo ne povas naskigu pacon.

1 commento:

lamaldekstramano ha detto...

Paco, laŭdifine, superas landlimojn...

Insisto patriota pri la propra terpeco... Patriotismo igas nin paroli pri la terpeco de niaj patroj.. Eble de niaj patroj, sed ne de niaj prapatroj...aŭ prapraprapatroj..

Ni ja rajtas defendi valorojn priinsistitajn en nia lando.. libereco, egaleco, frateco.. Sed tiuj aferoj ja ne estas patriotaj sed tute simple homaraj. Ni ja rajtas defendi nian liberecon kaj propran vivmanieron, sed tio ja tute ne rilatas patriotecon..
Necesus ja difini precize la signifojn de la vortoj patrujo, patriota..

Eble paco estas patriota, sed ĝi Plej unue, ĉefe estas homara..

Diskuto pri patrioteco de paco valoras tiom kiom diskuto pri la sekso de la anĝeloj..