2004/05/26

floroj, ne kugloj


Koreana studento protestas kontraŭ la ĉeesto de usonaj soldatoj en Koreo.

2004/05/20

al arbaro

Antaŭa semajnfine, mi piedvagis laŭ la arbaro apud mia domo. Inter la arboj, verde kreskas bela trifolio. Vere mi devas eliri al montoj pli ofte.

2004/05/14

flankeniru

Ĉu vi iame scivolis precize kiam la ŝtatanoj de nazia Germanujo eksciis ke ili estis vivante en faŝisma reĝimo? Drinkante bieron post amaskunveno, ĉu la ŝtatanoj grumblis, "Ho, ni trois, nun." Aŭ ĉu ili murmuris tiel nur post la atako al Polujo. Aŭ nur post la aromo de bruligitaj kolbasetoj subtile unuiĝis kun la aromo de bruligitaj kadavroj. Aŭ eble neniam. Eble la mallaŭta ŝtatano, taso da biero enmane, enfine iĝis tiel la fabla boligita rano kiu ne eblis salti el la iompostiome varmiĝinta poto, tiel peketante ĝis ne eblas elsalti.

Kaj nun en usono, kiom varma estas la akvo? Kiam ni elsaltu? Post Usono militas tutmonde? Post la demokratio de ia ajn ŝtato estas neigata? Post la Usona registaro eke arrestas ŝtatanojn senprocese? Post la torturejoj estas konstruitaj?


Miaj amikoj! Ni spitu faŝismon. Ni spitu faŝismon!