2004/07/01

Troj

Antaŭa semajne, mi vidis la novan filmon Troj. Mi longtempe tre interesas pri la malnovega mitologio greka. Temas pri la filmo, mi povas diri kondiĉe ke ĝi estas vidinda. Bedaŭrinde, la fama aktoranto Brad Pitt, kiu aktoras la parton de Aĥiles, ne faris ĝin bone. Aparte, la parto kiam Aĥiles parolas kun la patro de Hektor (kiun li mortigis) ne estas kredebla. Malgraŭ ĉi-tiaj problemoj, mi rekomendas la filmon.

2004/06/23

mensogo

Hodiaŭ ni lernas ke la usona registaro mensogis al la usonanoj (kaj la tutmundanoj) pri la kialo por ataki al Irako. Fakte la ligo inter al-Kajda kaj Irako ne ekzistis. Bedaŭrinde, la usona popolo ŝajne ne prizorgas pri la mensogado de sia registaro.

2004/06/18

kontraŭ libertarianismo

Geoff bone klarigis lian kialon por ne sekvi libertarianismon. Mi ankaŭ pensas ke ĉi-tiu ismon fakte ne estas bone.

2004/06/05

Ĉu la paco estas patriota?

Iam mi vidas usonajn protestulojn kiuj insistas ke paco estas patriota. Kompreneble, tiuj volas konvinki la usonan popolon, kiu pluparte kredas ke la patriotismo estas tre grava, ke tiuj pensoj estas prava. Sed mi pensas, kontraŭe, ke paco ne estas patriota, ĉar patriotismo estas esence premo. Aliavorte, patriotismo estas naciismo, kaj naciismo ne povas naskigu pacon.

2004/06/02

ho, mia bela ogrino

Hieraŭ mi vidis Shrek II kun mia filino kaj ŝia amikoj. Kiel Shrek I, la dua filmo estas tre komika. Sed la animaĵarto de la filmo ne estas kiom bela tiom la unua. Plue, mi pensas ke la personeco de la ogrino ne estas sufice individua. Malgraŭ tiaj mankoj, mi rekomendas la filmon.

laudante someron

Hodiaŭ komenzas somero. Longtempe, mi ekhavas tempon por pensi kaj revi sen la normala ĥaoso de la taga vivo. Por havi kreajn pensojn, oni iome malplenigu sian menson, starvidante la someran ĉielon, taso da kafeo enmane. Oni turnu sian menson al esencaĵoj, forgesante la multajn etojn de ĉiutaga vivo. Do mi hodiaŭ suprenvidas al ĉielo, al suno, mense parolante ĉantojn al la diversaj fortoj de somero.

2004/05/26

floroj, ne kugloj


Koreana studento protestas kontraŭ la ĉeesto de usonaj soldatoj en Koreo.

2004/05/20

al arbaro

Antaŭa semajnfine, mi piedvagis laŭ la arbaro apud mia domo. Inter la arboj, verde kreskas bela trifolio. Vere mi devas eliri al montoj pli ofte.

2004/05/14

flankeniru

Ĉu vi iame scivolis precize kiam la ŝtatanoj de nazia Germanujo eksciis ke ili estis vivante en faŝisma reĝimo? Drinkante bieron post amaskunveno, ĉu la ŝtatanoj grumblis, "Ho, ni trois, nun." Aŭ ĉu ili murmuris tiel nur post la atako al Polujo. Aŭ nur post la aromo de bruligitaj kolbasetoj subtile unuiĝis kun la aromo de bruligitaj kadavroj. Aŭ eble neniam. Eble la mallaŭta ŝtatano, taso da biero enmane, enfine iĝis tiel la fabla boligita rano kiu ne eblis salti el la iompostiome varmiĝinta poto, tiel peketante ĝis ne eblas elsalti.

Kaj nun en usono, kiom varma estas la akvo? Kiam ni elsaltu? Post Usono militas tutmonde? Post la demokratio de ia ajn ŝtato estas neigata? Post la Usona registaro eke arrestas ŝtatanojn senprocese? Post la torturejoj estas konstruitaj?


Miaj amikoj! Ni spitu faŝismon. Ni spitu faŝismon!